La Konvencio de Lisbono aŭ Konvencio pri la agnosko de la kvalifikoj rilataj al la supera edukado en la eŭropa regiono estas internacia traktato de Konsilio de Eŭropo kaj de UNESKO kiu datas de la 11-a de aprilo 1997. Ĝi temas pri la agnosko de la kvalifikoj rilataj al la supera edukado en la eŭropa regiono. Ĝi estas unu el la aktoj kiuj preparas la procezon de Bolonjo kiu celis fari de Eŭropo tutmonde konkureman areon de la scio-ekonomio, kaj kiu kondukis al reformo de diplomoj (bakalaŭro - magistro - doktoreco).
Ĝi estas la sekvo al nombro de aliaj eŭropaj konvencioj: